stel/ar/o PIV2, AA1

KONS
1.
(Ev.) La tuto de videblaj steloj. Promeni tra la stelaroAA1.
2.
(Ev.) Stelfiguro.
3.
(Ev.) Konstelacio.
4.
Aro da steloj, kiuj sur la ĉielsfero konsistigas apartan grupon kunligitan pro geometriaj, mitologiaj aŭ tradiciaj motivoj, kaj ne ĉiam respondanta al iu stelfiguro. =>asterismo.
germana Asterismus
angla asterism
hispana asterismo
franca astérisme, groupe d'étoiles
portugala asterismo
RIM.: En la ordinara lingvouzo, stelaro estas uzata kiel sinonimo de kaj stelfiguro kaj konstelacio. En la faka lingvo, oni nepre distingu tiujn nociojn.

[stelaro.xml] [redakti...] versio: 1.8 2002/05/02 16:09:37 [malnovaj versioj]