ASTRONOMIA TERMINARO http://esperanto.org/AEK/AT ================================================================= Instrukcioj por aldono de nova artikolo per ordinara retposxto. (Versio de la 8-a de julio 2002) ----------------------------------------------------------------- 1. Vi devas esti registrita kiel redaktanto. Instrukciojn pri registrigxo legu cxe http://at.komputilo.org/dok/regist.html 2. Kontrolu ke la termino kiun vi volas aldoni ne jam ekzistas en AT. 3. Ekskribu retleteron per iu ajn tiucela programo al la adreso redakto@at.komputilo.org La temlinio ne gravas. 4. Kopiu la dosieron 'sxablono.xml' (kiun vi ja antauxe elsxutis) en la korpon de la mesagxo. (Kompreneble vi povas ankaux prilabori la sxablonon unue per alia programo kaj poste kopii gxin en la retposxtprogramon). Zorgu ke nenio alia trovigxas en la korpo, ekz. subskribo ne aperu. (Fakte la traktilo kapablas fortrancxi subskribojn ktp fine de la mesagxo. Tio necesas cxar kelkaj retposxtservoj algluas reklamon al cxiu mesagxo. Se vi sendas per tia servo, devus do ne esti problemo. Sed nepre ne rajtas esti io komence aux ecx meze.) 5. Plenigu la sxablonon. Mi preparis la sxablonon por artikolo kun simpla strukturo, t.e. Termino-(Fontindiko)-Subfako-Difino de ununura senco-(Tradukoj). Tiujn informojn vi plenigu inter la elementojn en la angulaj krampoj <...>, cxe la lokoj kiujn mi indikas per ***. 5a. Termino En linio 7, vi skribu la terminon. Komencu minuskle, krom cxe propraj nomoj, ekz. de planedoj. Cxe plurvorta termino simple skribu spacojn kiel kutime. Inter radiko kaj finajxo vi metu strekon '/'. Se la termino estas kunmetita el aliaj radikoj (ne pseuxdoradikoj), apartigu ankaux tiujn per strekoj. Ekzemploj: alt/angul/o kromat/a aberaci/o kromosfer/o Kaj kompreneble, la sxablonan tekston '***nomo de termino' vi forvisxu. (Pri supersignitaj literoj en la teksto legu cxi-sube cxe 6.) 5b. Fontindiko En linio 8, inter kaj vi skribu la fontindikon por la termino, ekz. 'PIV'. La sxablontekston '***forigu ... fonton' vi forvisxu. Se vi ne volas indiki fonton (cxar vi ne konas gxin aux cxar vi ne certas kion skribi pri gxi), bonvolu forigi la tutan linion inkluzive de kaj . 5c. Subfako En linio 10, inter kaj , vi skribu la mallongigon de la sola subfako, al kiu apartenu la termino. La validajn mallongigojn vi kontrolu cxe http://at.komputilo.org/dok/subfakoj.html Kaj kompreneble forvisxu '***Mallongigo de la subfako'. Se la termino apartenas al pluraj subfakoj, vi povas aldoni pliajn cxi-tiajn liniojn. 5d. Difino En linio 13, skribu la difinon. Komencu majuskle, cxar temas pri komenco de frazo. Kompreneble eblas pluraj frazoj. Ne forgesu punkton post cxiu frazo. Vi povas skribi plurajn liniojn cxi tie inter kaj . La arangxo de linioj tute ne efikas al la posta aspekto en TTT. Se vi volas plifaciligi la superrigardon super la XML-dosiero, vi komencu cxiun linion en kolumno 3. Sed tio ne estas deviga. Kaj kompreneble forvisxu '***Konciza difino de la termino.'. (Pri supersignitaj literoj en la teksto legu cxi-sube cxe 6.) 5e. Tradukoj En linioj 16 kaj 17, vi povas aldoni tradukojn. Por tiuj vi devas scii la duliteran ISO-kodon de la koncerna lingvo (aux la triliteran se gxi ne havas duliteran). Jen kelkaj: cs cxehxa da dana de germana el greka en angla es hispana fi suoma fr franca it itala ja japana nl nederlanda pl pola pt portugala ru rusa tr turka tup tupia Pli da lingvokodoj vidu cxe http://at.komputilo.org/dok/lingvoj.html Metu tiun kodon inter la citilojn post lng=. La tri stelojn tie vi forvisxu, sed ne la "-citilojn. La tradukon vi skribu inter kaj . Komencu majuskle nur, se estu tiel en tiu lingvo (ofte en la germana, malofte en aliaj lingvoj). Pri specialaj signoj (ne-ASCII-aj) tuj cxe 6. Vi multobligu la liniojn inkluzive de kaj se vi volas aldoni tradukojn en pli ol du lingvoj. Se vi tradukas en nur unu lingvon, bv. forigi la tutan duan linion inkluzive de kaj , kaj se vi ne aldonas iun tradukon, kompreneble forigu ambaux. Se vi aldonas plurajn tradukojn en la sama lingvo, vi uzu traduko unu, traduko du Atentu ke la lingvokodo tiukaze aperas en la elemento kaj ne en . 6. Supersignitaj kaj aliaj specialaj literoj La tuta XML-dosiero rajtas enhavi nur ASCII-ajn literojn. Sed vi tamen povas indiki cxiun ajn alispecan literon. Tiucele ekzistas t.n. entoj, kiujn vi eble jam konas el HTML. Ento komencigxas per '&' kaj finigxas per ';'. La entoj por la E-signoj estas Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŝ ŝ Ŭ ŭ Do skribu 'Cxiun jxauxdon' kiel 'Ĉiun ĵaŭdon'. (Kelkaj kroziloj - erare - akceptas entojn sen fina ';' en HTML, sed en XML ';' estas nepre necesa.) La entojn por alilingvaj literoj vi povas ekscii cxe http://at.komputilo.org/AT/dok/lingvoj.html per klako sur la koncernan lingvokodon. Multaj el ili estas facile diveneblaj, ekz. 'á', 'è' kaj 'ã'. Cetere la sistemo akceptas cxian unikodan signon en la formo お kie 12362 estas la dekuma unikodo, kaj en la formo お kie 304a estas la deksesuma unikodo. 7. Dosiernomo Cxe la komenco de la korpo de la mesagxo, aldonu du liniojn. La unua linio estu: aldono: nomo_de_termino kun la nomo de la aldonota termino, sxangxota al dosiernomo laux jenaj reguloj:. La dosiernomo estu minuskla, ankaux cxe propraj nomoj. Cxe plurvorta termino, skribu cxiujn vortojn kunligate per substrekoj '_'. Ne enmetu iujn strekojn por apartigi radikojn. Se estas ligostreko '-' en la termino, gxi malaperu en la dosiernomo. Supersignajn literojn, inkluzive de u hoko, vi skribu cxi-tie per la x-sistemo, ekz. 'cxielo', 'auxstrala'. La dua linio estu malplena. 8. Forsendu la leteron Se vi ial deziras ne sendi po unu leteron por cxiu redaktata artikolo, vi povas sendi ankaux plurajn en unu letero. (Ankaux kune kun redaktoj de jam ekzistantaj artikoloj.) Tiucele, por cxiu artikolo, la XML-ajxo plus la du linioj laux pasxo 7 estu en po unu dosiero. Tiujn dosierojn vi aldonu ('attach') al via cetere malplena letero. Se via retposxtprogramo subtenas diversajn formatojn de aldonado, elektu formaton 'MIME'. 9. Atendu raporton Viaj aldonoj atingos retposxte la saman servilon kie trovigxas nun AT. Sed ili ankoraux ne tute auxtomate traktigxas, por eviti malbonajn surprizojn. Tial vi bedauxrinde ne tuj povos kontroli cxu via artikolo aspektas kiel dezirate. Mi kontrolos lauxeble plej ofte (cxiun labortagon) cxu vi ion aldonis aux redaktis, kaj startos la auxtomatan traktilon. Tiu sendos auxtomate raportojn. Unu raport-leteron ricevos vi pri viaj aldonoj kaj redaktoj. Cetere sendigxos raporto pri la aldonoj al la dissendolisto aeko-at. Inter la sendo de la raporto kaj efektivigo de la aldono povas pasi kelkaj minutoj. Vi kontrolu cxu via aldono liveris la deziratan rezulton per la indekso 'sxangxitaj artikoloj'. (Eble necesos premi 'Resxutu' en via krozilo). Se ial ajn via aldono ja atingis la servilon, sed ne sukcesis, tiam vi ricevos erarmesagxon. Povas esti, ke erarmesagxo estas en la angla. Kaj povas esti ke gxi ecx por anglalingvano ne kompreneblas. Turnu vin al la dissendolisto aeko-at@eGroups.com se vi ne komprenas la kauxzon de eraro. ----------------------------------------------------------------- Klaran cxielon kaj sukcesan kreskigon de nia AT!