Terminologia laboro koncize
Sandra Schweder afable tajpis por la diskutlisto
terminologio-l
tiun ĉi tekston
kiu aperis kiel elprenebla paĝo en:
Heidi Suonuuti, Terminologia Gvidlibro, Rotterdam
(UEA) 1998,
ISBN 92 9017 057 3.
Mi rekomendas tiun libron al ĉiu kiu volas serioze kunlabori.
Organizu la laboron
- Starigu laborgrupon de 5-8 fakuloj.
- Dungu trejnitan terminologon por asisti la grupon. Tio plirapidigos la
laboron kaj plibonigos la kvaliton de la rezulta terminaro.
- Kolektu informojn pri principoj, metodoj kaj procedoj en terminologia
laboro.
- Organizu enkondukan seminarion pri praktika terminologia laboro por
ĉiuj membroj de la grupo.
- Determinu vian celgrupon kaj pritaksu ties bezonojn.
- Limigu vian fakon. Notu la subfakojn, kiujn vi volas inkludi kaj tiujn,
kiujn vi intencas ekskludi.
- Elektu la lingvojn traktotajn.
- Kolektu vortarojn kaj aliajn dokumentojn publikigitajn en
la koncerna fako.
- Kolektu tekstojn, en kiuj gravaj nocioj estas identigeblaj.
NOTO - Utilaj informoj troviĝas en diversaj tipoj de
dokumentaĵoj.
- Pritaksu la dokumentaron aŭ ĝian fidindecon kaj gravecon.
Tradukitan materialon uzu singarde.
- Decidu pri la nombro de la nocioj inkludendaj.
- Ellaboru detalan planon.
- Elektu la medion kaj formaton de registrado. Uzu komputilon, se eblas.
Registru kaj strukturu la informon
- Analizu la dokumentaron kaj identigu la nociojn,
kiuj apartenas al la fako.
- Elektu la nociojn inkludendajn kaj strukturu ilin en nocio-sistemon.
Uzu diagramojn por organizi la nocio-sistemojn. Kontrolu kaj korektu
breĉojn kaj koincidojn en aŭ inter la sistemoj.
NOTO - Se vi laboras pri plurlingva terminaro, strukturu la
nocio-sistemojn aparte por ĉu lingvo.
- Kolektu kaj registru terminojn, difinojn kaj aliajn gravajn informojn
de la fontodokumentaro. Konsultu fakulojn.
Difinu la nociojn
- Sekvu la nocio-sistemojn dum ellaborado de la difinoj. En genraj
nocio-sistemoj bazu vian difinon sur la plej proksima superordigita nocio.
Se necese, en partecaj aŭ asociaj difinoj uzu
ĝeneralan terminon.
Ekzemploj de utilaj vortoj estas
eco, fenomeno, scienco, rimedo, procedo, sistemo.
Vortkombinaĵoj kiel
parto de (instrumento), elemento en (sistemo), komponanto de (sistemo)
indikas partecajn rilatojn, kaj rezulto de (ago), produkto de (procedo)
indikas asociajn rilatojn.
La resto de la difino priskribas, kiamaniere la nocio diferencas
de la ligitaj nocioj en la sama sistemo.
- Citu normojn aŭ aliajn fidindajn fontojn, se iel eblas.
Notu la fonton en rektaj krampoj, ekzemple: [ISO 2382-1:1993].
- Ne skribu aŭ citu difinon, kiu ne adekvate metas la nocion en vian
nocio-sistemon. Se difino citita el aŭtoritata fonto devas esti
reverkita, atentu ne ŝanĝi la intension aux ekstension
de la nocio.
- Skribu difinojn, kiuj utilas al la uzonto. Alte teknikaj esprimoj, kiel
ekz. matematikaj formuloj, ne konformas al la bezonoj de laikoj. Aliflanke
difino, kiu ne donas teknikajn informojn, ne kontentigos la bezonon de
specialisto.
- Ne anstataŭigu difinojn per ilustraĵoj.
- Priskribu nur po unu nocion en difino.
Ĉiu nocio, kiu bezonas klarigon, estu difinita aparte.
Evitu difinerarojn
- Ne skribu difinojn tro larĝajn aux tro mallarĝajn.
Inkludu nur karakterizaĵojn necesajn por identigi la nocion.
Ĉiun aldonan informon
oni povas inkludi kiel noton aux ekzemplon.
- Evitu verki difinon, kiu aplikeblas nur al specifaj cirkonstancoj.
Indiku la fakon de difino, se necesas, por eviti konfuzon. Tio precipe
gravas, se termino rilatas al pluraj nocioj. Ekzemple: <organika kemio>,
<publika trafiko>.
- Ne uzu en la difino la terminon de la difinata nocio, nek iun
gramatikan varianton de tiu (interna cirklo).
- Ne skribu difinojn, en kiuj unu nocio estas difinata per alia, kiu
siavice estas difinata per la unua (ekstera cirklo).
- Skribu difinojn, kiuj priskribas, kio la nocio estas, ne kio
ĝi ne estas.
Formulu la difinojn
- Estu konciza. Skribu mallongajn difinojn en unu frazo.
- Uzu nur ĝenerallingvajn vortojn, terminojn memklarigajn por la
celgrupo kaj specialajn terminojn, kiuj estas difinitaj aliloke en via
vortaro.
- Uzu preferatajn terminojn por rilatigi al nocioj jam difinitaj.
- Uzu la saman vortspecon en la difino kiel en la termino.
Uzu verbon aŭ verban konstruaĵon por difini verbon,
substantivon por difini substantivon ktp.
- Kontrolu la formon de la difinoj: singulara formo, minuskloj, sen
artikolo je la komenco, sen punkto je la fino ktp.
Elektu la terminojn
- Pritaksu la terminojn kaj klasifiku ilin laŭ ilia akcepteblo, ekz.
preferata, evitinda, arkaika ktp.
- Trovu la termino-ekvivalentojn kaj notu la gradon de ekvivalenteco.
- Se termino rilatas al pluraj nocioj ("havas plurajn signifojn"),
ĝi havu plurajn registraĵojn, se la aliaj nocioj
gravas por la koncerna fako.
Donu al la verko la finan formon
- Elektu formon kaj vicordon de la registraĵoj.
- Verku la enkondukajn partojn kaj indeksojn de la vortaro.
- Petu denaskan parolanton de la lingvo kaj specialiston de la fako legi
viajn difinojn kaj kontroli la terminojn por certigi, ke ili estas
adekvataj kaj klaraj.
[por redaktantoj]
[terminologio]