Manieroj redakti

Funkcias momente du metodoj por sendi redaktojn:
  1. Per sendformularo:
    Tiu maniero estas pli facila, sed postulas retkonekton dum la tuta procedo. Se vi devas pagi laŭdaŭre, provu la alian metodon.
    1. Aldoni novan artikolon:
      Voku la koncernan sendformularon. En ĝi estas ligo al instrukcioj, kiuj aperos en aparta fenestro.
    2. Redakti ekzistantan artikolon:
      Voku la koncernan artikolon per la indeksoj, kaj sube en ĝi klaku sur [redakti...]. Aperos formularo, same kun ligo al instrukcioj.
    Ambaŭ formularoj sendas retleteron rekte el via krozilo al la aŭtomata redaktoservo.

  2. Per ordinara retpoŝto:
    Tiu maniero ebligas redaktadon sen retkonekto. Nur por la forsendo de la retletero vi devas enretiĝi.
    1. Aldoni novan artikolon:
      Vi devas unu fojon elŝuti jenajn du dosierojn: Poste vi povas elretiĝi kaj pluagi laŭ la instrukcioj.
    2. Redakti ekzistantan artikolon:
      Vi devas unu fojon elŝuti instrukciojn. Por ĉiu redaktota artikolo, voku ties paĝon per la indeksoj, kaj elŝutu ties fontkodon per la ligo [nomo_de_termino.xml] sube en ĝi. Poste vi povas elretiĝi kaj pluagi laŭ la instrukcioj.
Malavantaĝo de ambaŭ metodoj estas, ke vi ne tuj vidos la efikon de via redakto. Por kontroli ĉu ĝi bone funkciis, vi devas atendi konfirman retleteron de la redaktoservo.

Iloj por rekta redakto estas unu el la aferoj en nia laborplano.


[por redaktantoj] [laborplano] [licenco]