Sinonimoj

Ekzistas diversaj gradoj de sinonimeco, por kiuj po necesas maniero kohere trakti. Mi identigis jenajn kategoriojn:
1. Variaĵo laŭ skribmaniero
1a. ĥ/k
1b. aliaj diferencoj en la skribo
2. Variaĵo laŭ kunmeto
3. Variaĵo pro forlaso de vortparto
4. Tute samsignifaj vortoj
5. Samsignifo nur en certa senco
6. Ne tute samsignifaj vortoj
Per la sekva listo mi proponas procedon por ĉiu kategorio. Ĉar ankoraŭ ne ĉio estas findiskutita, bonvolu mem komenti ĉu vi trovas miajn pensojn taŭgaj.

1. Variaĵo laŭ skribmaniero

1a. ĥ/k

Priskribo: Tutsama termino, jen skribita per ĥ, jen per k.
Ekzemploj:
ĥromosfero/kromosfero, ĉielmeĥaniko/ĉielmekaniko
Ĉefa formo:
Kiam la 'ĥ' estas etimologia, kaj ne sekvas 'r' (prononcmalfacilo!), la ĥ-formo estu la ĉefa.
Kiam ne estas etimologia kialo por 'ĥ', aŭ ĝin sekvas 'r', la k-formo estu la ĉefa.
Legu pli pri tiu temo en artikolo de Josef Kavka.
Ĉu apartaj artikoloj? Jes.
Referencoj: el la teksto de aliaj artikoloj ĉiam nur al ĉefa formo.
Difino: nur ĉe la ĉefa formo.
Ne-ĉefa formo havu kiel difinon nur referencon al la ĉefa. La ĉefa formo referencu al la ne-ĉefa ekster sia difino.
Tradukoj: nur ĉe la ĉefa formo. En la loko de la tradukoj aperu anstataŭe
<adm>Tradukoj &ccirc;e la sinonimo</adm>
Tio ne nur evitas ke iu tamen aldonas tradukojn, sed ankaŭ utilos kaj kiam estos lingva mankindekso, kaj por rilatigi la elcentaĵojn en la statistiko al la tradukendaj artikoloj.

1b. aliaj diferencoj en la skribo

Priskribo: Tutsama termino, skribita en du diversaj manieroj (krom ĥ/k)
Ekzemploj:
objektivo/obĵektivo
Ĉefa formo: decidota
Ĉu apartaj artikoloj? decidota
Referencoj: decidota
Difino: decidota
Tradukoj: decidota

2. Variaĵo laŭ kunmeto

Priskribo: En Esperanto eblas krei novan terminon laŭ diversaj manieroj de kunmetado, ĉu kungluado de la radikoj, ĉu kun liga 'o', ĉu kun ligostreko, ĉu adjektivo antaŭ aŭ post substantivo, ĉu per 'de', ktp.
Ekzemploj:
ĉielmeĥaniko/ĉielomeĥaniko/ĉiel-meĥaniko/ĉiela meĥaniko/meĥaniko ĉiela/meĥaniko de la ĉielo
Ĉefa formo: estu tiu, kiu konformas al la ĝeneralaj reguloj de vortkunmetado.
Legu pri tiu temo la koncernan ĉapitron en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren. Observu ankaŭ, kiu formo estas plej uzata en fontoj.
Ĉu apartaj artikoloj? Ĝenerale ne.
Se du formoj laŭregulaj estas ambaŭ ofte uzataj en fidindaj fontoj, eblas escepte fari artikolojn por ambaŭ. Unu el tiuj estu la ĉefa.
Referencoj: Pro stilo aŭ simile povas esti, ke oni en artikolo preferas uzi alian ol la ĉefan formon. Tio estas bona, dum la uzata formo obeas la regulojn. Tamen, la celo de la referenco devas esti ĉiam la ĉefa formo, eĉ se escepte ekzistas plua artikolo kun ne-ĉefa formo.
Difino: Se estas escepte du artikoloj, la ne-ĉefa formo havu kiel difinon nur referencon al la ĉefa. La ĉefa formo referencu al tiu ne-ĉefa ekster sia difino. Ĉu ni deziras tamen iel registri la ne-ĉefajn formojn, kiuj ne havas propran artikolon? Se jes, ĉu ĉiujn, kiel?
Tradukoj: Se estas escepte du artikoloj, tradukoj aperu nur ĉe la ĉefa formo, kaj en la ne-ĉefa estu anstataŭe
<adm>Tradukoj &ccirc;e la sinonimo</adm>

3. Variaĵo pro forlaso de vortparto

Priskribo: Vorto, pri kiu oni komprenas ne ĝian ĝeneralan sencon, sed pro la kunteksto iun pli specialan sencon, subkomprenante ne aperantan vortparton.
Ekzemploj:
vertikalo 2/vertikala ĉefcirklo, vosto/kometvosto, kanalo/marskanalo
Ĉefa formo: estu la kompleta formo. Nur se ĝi estas pleonasmo (t.e., la pli mallonga formo havas ĉiukaze jam la saman sencon), la mallonga formo estu la ĉefa.
Ĉu apartaj artikoloj? Jes.
Referencoj: ĉiam nur al ĉefa formo, eĉ kiam la referencanta teksto enhavas ial la mallongan formon.
Difino: nur ĉe la ĉefa formo.
Ne-ĉefa formo havu kiel difinon nur referencon al la ĉefa. La ĉefa formo referencu al la ne-ĉefa ekster sia difino.
Tradukoj: La tradukoj ĉe la ĉefa formo estu la kompletaj tradukoj de ĝi. Ne aperu ĉe la ĉefa formo mallongaj tradukoj.
Kiam lingvo konas uzon de la respektiva mallonga formo ankaŭ en la speciala senco (subkompreniganta la ne aperantan parton), tiam aperu tiu mallonga traduko ĉe la mallonga formo.
Kiam ne estas uzata mallonga formo por la speciala senco en la cellingvo, ankaŭ ne povas aperi traduko. Kio aperu anstataŭ la traduko en tia kazo?

4. Tute samsignifaj vortoj

Priskribo: Vortoj kiuj aspektas diverse sed havas tute saman signifon
Ekzemploj:
printempa punkto/unua punkto de Arieso, aerolito/aerŝtono, Amforo/Akvisto, altangulo/altitudo/alteco
Ĉefa formo: Tiuj terminoj kiujn ni opinias malĝustaj aŭ ne rekomendindaj, ricevas markon de evitindeco. Se la termino havas nur unu sencon, aŭ ĉiuj ĝiaj sencoj evitindas, estu tiel:
<kap>
 ...
</kap>
<uzo tip="fak">...</uzo>
<uzo tip="klr">(Ev.)</uzo>
<snc>
 ...
Se nur iu(j) el pluraj sencoj de termino evitindas, estu tiel:
<snc>
 <uzo tip="klr">(Ev.)</uzo>
 <dif>
  ...
Kiam krom la evitindaj sinonimoj restas nur unu termino, tiu estas kompreneble la ĉefa. Kiam restas pluraj, necesas elekti unu kiel ĉefan. Kohereco kun rilataj sinonimo-grupoj, kaj ofteco en fidindaj fontoj estas kriterioj por la elekto.
Ĉu apartaj artikoloj? Jes.
Referencoj: Kaj la vorto en la referencanta teksto, kaj la celo de la referenco estu ĉiam la ĉefa formo.
Difino: nur ĉe la ĉefa formo.
Ne-ĉefa formo havu kiel difinon nur referencon al la ĉefa. La ĉefa formo referencu al la ne-ĉefa ekster sia difino.
Tradukoj: nur ĉe la ĉefa formo, kaj en la ne-ĉefaj estu anstataŭe
<adm>Tradukoj &ccirc;e la sinonimo</adm>
Tio signifas, ke ĉiuj tradukoj estu nur ĉe la ĉefa formo, inkluzive de tiuj, kiuj unuavide rilatas al ne-ĉefa formo.

5. Samsignifo nur en certa senco

Priskribo: Vortoj kun pluraj sencoj, el kiuj nur unu estas sinonimo de alia vorto/vortsenco.
Ekzemploj:
vertikalo 2/vertikala ĉefcirklo, aŭroro/norda lumo, binara stelo/duopa stelo, koloro/kolorindico

Eblas trakti tiujn kazojn laŭ kategorio 4, aplikante nur al la koncerna senco. Ne malofte mankas ankoraŭ la senco, kiu ne havas saman signifon kiel la alia vorto.

6. Ne tute samsignifaj vortoj

Priskribo: Vortoj kiuj ne plu estas sinonimoj ĉar ili havas ne tute saman signifon, eĉ se iuj naciaj lingvoj ilin tradukas same.
Ekzemploj:
aerolito/meteorŝtono, lunbrilo/lunlumo/lunhelo
Ĉu apartaj artikoloj? Jes.
Difino: Necesas ilin po difini tiel, ke la diferenco klaras.


[por redaktantoj] [terminologio]