ASTRONOMIA TERMINARO

Projekto de Astronomia Esperanto-Klubo (AEKo)

Tiu ĉi terminaro enhavas la plej ordinarajn astronomiajn terminojn kiuj jam estis esperantigitaj. Ĝi estas komenca versio de estonta terminaro kiu kolektos ĉiujn astronomiajn kaj astronomi-rilatajn vortojn en Esperanto, funkcios kiel datumbazo laŭ terminologiaj principoj kaj ankaŭ proponos novajn vortojn.

Ni invitas vin kunlabori en ĉi projekto, montrante erarojn, proponante korektojn aŭ pli ĝustajn tradukojn, sistemigante difinojn, aldonante terminojn, ekzemplojn, tradukojn ktp.

Se vi pretas kontribui, skribu al la organizanto per unu el la sekvaj retadresoj:
helio@virginia.edu
eisdur@yahoo.com
aŭ aliĝu al AEKo ĉe la adreso
http://esperanto.org/AEK/


La unua versio de la enhavo estis kompilita de Johano Rapley, kaj poste iom pligrandigita kaj kunordigita de Helio Jaques. Pri la teknika flanko zorgas Lars Sözüer.

La teknologio de tiu ĉi elektronika vortaro estas rezulto de la projekto VoKo. Ĉiu ajn rajtas ĝin uzi por vortaroj kaj terminaroj konforme al GNUa Ĝenerala Publika Licenzo (angle).


[VoKo] [AEKo] [por redaktantoj] [licenco]